Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Kanto de hundoj

Fajfegas frida vento
sub peze morna nub',
ĝemeloj de la vintro
atakas: neĝ' kaj pluv'.

Ĉu nin koncernas tio?
La Estro, la bonul',
favore nin enlasas
al kuirej-angul'.

Pri manĝo ni ne zorgas:
manĝinte ĝis satiĝ'
li restojn el la plado
alĵetas ĝis sufiĉ'.

La vip' kelkfoje batas
la felon ja ĝis vund',
doloras tio, nu, sed
saniĝas fel' de hund'.

Kaj se koleri ĉesis
la Estro, vokas li,
piedojn liajn moŝtajn
feliĉe lekas ni.